PIV 2026 · Artikolo 8057
Kolĥido
Kolĥido GEOG
1 HIST antikva regiono ĉe la Nigra Maro kaj sude de Kaŭkazo: nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj de la «malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido» Z mi konis tie unu knabinon el Kolĥido LiZ ➞ Orfelo; argonaŭto 2.
2 regiono en okcidenta Kartvelujo, inter Armenujo kaj Kaŭkazo: dum la 44a sesio de la Unesko-komitato la triangulo de Kolĥido estis agnoskita kiel monumento de natura heredaĵo TTu
კოლხეთიKolĥetiColchis nun ეგრისი Egrisi