PIV 2020 · 8266
konglomer/i
konglomer/i (tr) ☐ ⊕ Kunligi per liga substanco sam- aŭ nesam-specajn elementojn, pecojn. ☞ aglomeri.
konglomeraĵo
1 ⊕ Detrita sedimenta petro, konsistanta el minimume 50% da rondaj rokpecoj pli ol 2 mm dimensiaj, kunligitaj de etgrajna cemento. ☞ aglomeri, breĉio, tilito.
2 ☐ Maso, konsistanta el kunligitaj ne samspecaj partoj.
konglomeriĝi. Kunligiĝi en konglomeraĵon.