← Reen al K

PIV · 8299

konkret²a

konkret2a. Esprimanta realaĵon; perceptebla per la sensoj: konkreta vorto, riĉo, rezultato; formon konkretan al nia batalado ni donis Z; ĉiu konkreta religio herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata Z; montri konkrete sian dankon; nia standardo la unuan fojon konkrete aperis en Bulonjo Z. abstrakta.
konkretaĵo. Io konkreta: verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon) Z.
konkretigi. Fari pli facile imagebla, donante konkretan formon: konkretigi ideon per vortobildoj; tiu revo konkretiĝis en bela libro; niaj kunvenoj k kongresoj estas la plej klara konkretigo de E-ismo.