← Reen al K

PIV · 8347

★konstru/i

konstru/i (tr)
Starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon: konstrui domon, ponton, podion, turon, altaron X; staloj estis konstruitaj el ŝiprompaĵoj Z; ni konstruu al ni urbon X; (analoge) konstrui vojon Z, ŝipon Z, neston Z; kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas Z; kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita Z.
Aranĝi la partojn de tuto en bona ordo: al la lernantoj vi devas ĉiam konsili, ke ili konstruu la frazojn kiel eble plej simple Z; konstrui romanon, teatraĵon, libron; per leĝo oni devas konstrui landon Z; ĉiuj aliaj bestoj, kiuj estis konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo Z; bonege konstruitaj organoj de voĉo Z; viro bone konstruita Z (belstatura). kombini, komponi, kunmeti.
Ellabori, produkti mekanikaĵon. munti.
(f) Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo: konstrui sur diletanteco sian ekzistadon fizikan Z; tiu tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas k feliĉigas Z; nia ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj Z.
konstruo
Ago de tiu, kiu konstruas: la konstruo daŭris tri jarojn; nenia konstruo povas esti sen bruo Z; alporti sian briketon al konstruo Z, sian ŝtonon por konstruo Z.  konstruentreprenisto, konstruplano.
Maniero, kiel io estas konstruita: la konstruo de la regno; dank’ al la supre dirita konstruo de nia Societo Z; la konstruo de liaj organoj de parolo Z; simila konstruo de lingvo estas tute fremda por Eŭropaj popoloj Z; la artikolo sur la konstruon de la frazoj havas nenian influon Z; la konstruo de franca verbo.
Konstruaĵo: la tero, tiu ĉi bonega konstruo Z; la malsupra parto de la konstruo estas okupata de la loĝantoj Z; en la granda blanka konstruo Z; (f) ruinige renversi la tutan konstruon de la morala mondo Z.
konstruado. Ago de tiuj, kiuj regule, metie konstruas: la konstruado de fervojoj, ŝipkonstruado.
konstruaĵo. Io konstruita: la domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton Z. Rim. Plej ofte konstruaĵo estas uzata restrikte en la signifo de «tegmentita konstruaĵo». vorko.
konstruejo. Loko, kie oni konstruas domon aŭ ion similan, aŭ faras stratlaborojn: malpermesite eniri en la konstruejon!.
konstruigi. Fari, ke iu konstruu: li konstruigis eksterordinaran ŝipon Z.
konstruiĝi. Iĝi konstruita: per saĝo konstruiĝas domo X; ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde Z; tiu prepozicio konstruiĝas kun la ablativo; (f) ŝtonoj, sur kiuj poste konstruiĝos Ruslanda E-ismo Z.
konstruisto. Laboristo pri konstruado.
konstruarto. Arkitekturo.
malkonstrui. Disfaligi konstruaĵon: malkonstrui domon, remparojn.
prikonstrui. Garni per konstruaĵoj: prikonstrui monton Z.
rekonstrui. Denove konstrui ion, kio estis detruita: rekonstrui urbon post tertremo; ni povos rekonstrui Jeruzalemon! Z; la rekonstruo de la militdifektitaj regionoj.  perestrojko.
subkonstruaĵo. Bazo, fundamento de konstruaĵo.
superkonstruaĵo. Konstruo, starigita super alia aŭ super la terlaboraĵoj.
masivkonstrui. Konstrui ion daŭrontan, per masivaj materialoj.
pretkonstruita (pp elemento de konstruo) Jam pretigita en la fabriko, antaŭ ol oni muntas ĝin sur la konstruejo.