← Reen al K

PIV 2020 · 8509

koronari/a

koronari/a (pp anatomia elemento) Tia, ke ĝia dispozicio similas kronon.
koronariaj arterioj. La du arterioj, dekstra k maldekstra (A. coronaria dextra, sinistra), kiuj eliĝas el la aorto ĉe ties origino: la koronariaj arterioj alportas la nutran sangon al la koraj parietoj; ateroma malsano de la koronariaj arterioj estas la plej ofta kaŭzo de koronaria trombozo k de la rezultanta korinfarkto.
koronariito Inflamo de la koronariaj arterioj, neofte povanta estigi miokardian infarkton.