PIV 2020 · 9418
limoni/o
limoni/o 🍁 G. (Limonium, sin. Statice, el plumbagacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj k arbustetoj – kun folioj parte aŭ tute en elbaza rozeto, integraj aŭ plume lobaj k kun kvinnombraj floroj en cumoj ofte ornamaj; kosmopolita g. de ĉ. 350 sp-oj, pluraj pororname kultivataj.