PIV 2026 · Artikolo 9605

lufo

Litero L

lufo BOTA
1 frukto de lufo 2; la verda, glata frukto grandas ĝenerale de 60 ĝis 80 cm; ĝi aspektas simila al kukumo; la formo varias inter elipsoida kaj cilindroforma.
2 BOTA rampanta aŭ vertikale kreskanta grimpoplanto, kun pendaj fruktoj; la masklaj floroj staras en flavaj grapoloj, la inaj floroj staras unuope ĉe longaj pedunkloj; kultivata en la varmaj landoj por fruktoj junstadie manĝataj kiel legomo, por fibra pulpo de la maturiĝinta frukto uzata kiel vegetaĵa spongo aŭ teksmaterialo kaj por laksigaj semoj kaj radiko. genro Luffa ➞ kukurbaco.