PIV 2026 · Artikolo 9643
lupeno
lupeno BOTA unu- aŭ plur-jara herbo aŭ arbusteto, kun mane kunmetaj folioj, el lancetformaj folieroj, verdaj ĝis grize verdaj; kun blankaj aŭ okulfrape koloraj floroj en apeksaj grapoloj spike ariĝintaj; el la mediteranea regiono, tropik-afrikaj montaroj kaj Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo kaj kelkaj por furaĝo aŭ verda sterkaĵo. genro Lupinus ➞ fabaco, sterki.