PIV · 9887
★manovr/i
★manovr/i
1 ⚔ (ntr) Fari ekzerce movojn k direktoŝanĝojn laŭ komandoj aŭ plano: la eskadro, floto, regimento, aviadilaro manovras ĉiujare.
2 (ntr) (pp trupo, ŝipo, aviadilo ks) Fari laŭcelajn movojn k direktoŝanĝojn, por esti en la plej taŭga loko aŭ pozicio por plenumi sian intencon: ili lerte manovris por ĉirkaŭbari la malamikan taĉmenton; la ŝipo manovris por eniri en la haveno.
3 (f) (tr aŭ ntr). Lerte, artifike klopodi, por atingi celon: ŝi lerte manovras kun siaj adorantoj B; la opozicio manovris en la kuliso; la ambaŭ lingvojn vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili Z; mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn! Z; li estas danĝera manovranto.
4 (ntr) 🚂 (pp trakveturilo) Veturi, ne kiel trajno, sed normalkaze nur interne de stacio, inkluzive de industritrakoj: la lokomotivo manovris por atingi la kontraŭan kapon de la vagonaro.
manovro
1 Milita ekzercado, ŝajniganta batalon: la fina fazo de la manovroj; manovruniformo; (f) tie ripozis la cikonioj post la grandaj manovroj Z.
2 Laŭcela direktoŝanĝo k movado (de ŝipo ks): manovroj per direktilo, per maŝinoj.
3 (f) Lerta agadplano: politikaj manovroj; la manovroj de la Delegacio; borsaj manovroj.
manovristo. Laboristo, kiu efektivigas manovrotaskojn.
mismanovro. Erara, malĝusta manovro (pf).