PIV · 9973
martingal/o
martingal/o
1 Rimeno, pendanta inter la antaŭaj kruroj de rajdoĉevalo, por malhelpi ĝin baŭmi ktp.
2 ⚓ Vertikala stango sub la forĵibo de velŝipo.
3 ♠ Sistemo de serie progresantaj ludmetoj ĉe hazardludo.
4 ∆ Vico de stokastoj, posedanta certajn ecojn, kiuj ĝeneraligas la nocion de justa ludo.