Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „ĉevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★pasio

Aparta paĝo

Malfermita: ★pasio

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. pasia
  2. pasie
  3. pasiig/i
  4. pasiiĝ/i
  5. senpasia
★ pasio
1 FILO emocio, ĉe kiu la vola elemento iĝis tiel forta deziro, ke ĝi superas ĉiujn ideojn kaj tendencojn kontraŭajn, ne atentante la sekvojn: saĝo batalas kontraŭ pasioj muziko estas lia sola pasio pasio al ludo pasio por vino pasio de la vero furioza puŝo de pasio Z malplaĉas nenio, se taksas pasio Z
2 arda kaj senbrida amo: ŝiaj amistoj, al kiuj ŝi havis voluptan pasion MT favori ies pasion Z ĉu furioza puŝo de pasio atakis nun subite la pastrinon? Z tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj NT
pasia
1 rilata al pasio: la pasiaj fortoj pasia krimo
2 plena de pasio: voluptemaj pasiaj ĉevaloj MT
pasie en pasia maniero: la reĝo , kiu pasie amis tiajn ludojn Z
pasiigi fari iun aŭ ion pasia: pasiiganta disputo B
pasiiĝi iĝi pasia: oni ne povas diskuti kun li, ĉar li tuj pasiiĝas
senpasia sentanta nenian pasion. ➞ objektiva 1, malvarma, senpartia.