Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

procento

Aparta paĝo

Malfermita: procento

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. procenta
  2. procentaĵ/o
  3. procenteg/o
  4. altaprocenta
  5. riparprocento
procento
1 valoro aŭ taksado difinita rilate al la nombro cent: mi ricevas procenton de ĉiuj eldonoj Z en Rusujo la lernejoj akceptas hebreojn nur en la nombro de 3–5 procentoj Z mi trovis gimnazion, en kiu apud ĉiu kristano oni akceptas unu hebreon, t.e. oni akceptas kvindek procentojn Z nur eta procento da eŭropanoj facile parolas la anglan DAI ➞ centono, elcento, pocento.
2 profito produktata de cent monunuoj dum unu jaro: la dividendo estos 5 procentoj 5% ➞ rentumo, interezo.
1 Kvankam la Universala Vortaro montras tiun vorton kiel kunmetitaĵon el pro kaj cent, la senco estas tiel malproksima de la senco de tiuj du elementoj, ke ŝajnas pli ĝuste trakti procent kiel apartan radikon.
procenta rilata al procento: 5-figurasence procenta solvaĵo
procentaĵo proporcio, kvanto k.s. esprimita aŭ esprimebla per procentoj: statistiko pri 3.657 membroj de SEU en 587 lokoj indikis jenajn procentaĵojn: laŭ nacia deveno, 50% estas Rusoj ULi ekzistas nur malgranda procentaĵo da infanoj suferantaj vere pro disleksio ELu
procentego
1 nenormale alta interezo: vi pagis vian ŝuldon kun procentego Z
altaprocenta karakterizata de alta procento: altprocenta imposto pluraj hepatotransplantoj kun altprocenta sukceso Ko
riparprocento procento de materialo provizore neuzebla pro difekto.