Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vorto” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 16
  • Teksta kongruo 43

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★ripeti

Aparta paĝo

Malfermita: ★ripeti

Derivaĵoj en la artikolo 10
  1. ripeti si/n
  2. ripeta
  3. ripete
  4. ripeto
  5. ripetad/i
  6. ripetad/o
  7. ripetiĝ/i
  8. ripetil/o
  9. kunripetad/o
  10. provripeto
★ ripeti tr denove diri aŭ fari ion, kio estis jam dirita aŭ farita: tial mi ripetas tion, kion mi supre diris Z mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn Z mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio Z se amiko petas, li neniam ripetas Z kiu ripetas abunde, lernas plej funde Z la juna infano ripetas papage ĉion, kion li aŭdis kiel hundo revenas al sia vomitaĵo,
Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon MT
naŭze ofte ripetata fabelo Z se la kongreso estas bone aranĝita, ĝi povos esti ripetata ĉiujare Z proponi ion al ripetita voĉdonado Z
ripeti sin senutile diri aŭ fari denove la samon, anstataŭ ion novan: li rimarkis ke ili sin ripetas, kaj tio estas enuiga Z la historio sin ripetas
ripeta prezentanta ripeton: ripeta horloĝo ripeta pafilo
ripete kun unu aŭ pluraj ripetoj: la ŝatantoj de vintra banado venas al sia glacitruo ĉiutage, aŭ malpli ofte, sed tamen ripete RPy
ripeto ago aŭ vorto de tiu, kiu ripetas: la vortoj de la libristo estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto Z evitu la ripeton de unu sama vorto en unu sama frazo peti la ripeton de telegramo
ripetadi plurfoje ripeti: oni ofte ripetadis al mi, ke Z la kontraŭuloj konstante ripetadis al ni Z tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis siajn lecionojn Z ili senpripense ripetadas tion, kion la ambaŭ diritaj gazetoj enbatas en ilian kapon Z kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage Z
ripetado plurfoja ripeto: ripetado estas plej bona lernado Z ripetado de eraro ne faras ĝin vero
ripetiĝi reveni aŭ okazi denove aŭ plurfoje: konstante ripetiĝantaj postuloj de plibonigo Z la tri lastaj ciferoj ripetiĝas
ripetilo
1 TELE telefona aŭ telegrafa amplifilo, uzata ĉe granddistancaj lineoj.
2 TELE radiofrekvenca relajso, kiu ebligas al elsendata signalo atingi malproksiman ricevstacion ne rekte atingeblan.
kunripetado ripetado de leciono sub la gvidado de instruisto.
provripeto provludo.