Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „vortaro” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 59

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★ekzerci

Aparta paĝo

Malfermita: ★ekzerci

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. ekzerco
  2. ekzercad/o
  3. ekzercar/o
  4. ekzercej/o
  5. ekzerciĝ/i
  6. ekzercit/ec/o
★ ekzerci tr lertigi iun aŭ ties korpon aŭ kapablon per ripetata agado: ekzerci soldatojn ekzerci sian orelon Z ekzerci sian langon ekzerci muskolojn ekzerci fingrojn sin ekzerci en sia metio FK ekzerci sian spiriton per rezonado ekzerci sian memoron vere ekzercita aktoro niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo enkonduko por la historio de la estonta interfratigita homaro Z Abram elkondukis siajn ekzercitojn partizanojn MT plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono NT la volo ne povis fari , ke la neekzercitaj organoj fleksiĝu Z ➞ dresi, hardi, trejni.
1 Neĝuste estas uzi kiel objekton de ekzerci la temon de la ekzercado: oni ne ekzercas sian piecon, sed ekzercas sin al pieco NT.
ekzerco
1 ago ekzerci sin aŭ aliajn: ŝi antaŭ momento faradis gimnastikajn ekzercojn Z doni klarajn respondojn je ĉiuj tiuj ĉi demandoj estus ne eble ; nur multaj ekzercoj povas tie ĉi helpi mi preskaŭ ĉiutage partoprenas en ekzercoj kaj manovroj B
2 rimedo (ekz. didaktika) uzata por ekzerco 1: ĝi la lernolibro enhavas ankaŭ vortaron kaj ekzercojn ILa granda parto de tiuj ekzercoj estas senŝanĝe enprenita en la «Ekzercaron de la Fundamento de Esperanto» Z
ekzercado daŭra ekzerco; serio de ekzercoj: ekzercado povas preskaŭ ŝanĝi
Eĉ la naturon mem Z
korpa ekzercado malmulte utilas NT tiam komenciĝos la granda aŭtuna ekzercado Z
ekzercaro kolekto de ekzercoj: Ekzercaro
de la lingvo internacia «Esperanto» la Fundamenta Ekzercaro FE
ekzercejo loko, kie oni ekzercas sin gimnastike k.s.
ekzerciĝi sin ekzerci: ili denove diligente ekzerciĝis Z ili ekzerciĝis ĉiutage Z ekzerciĝi en esperanta parolado Z oni devas multe ekzerciĝadi antaŭ ol veni al perfekteco
ekzerciteco lerteco akirita per ekzerciĝado.