Serĉi en la vortaro

Rezultoj 53

Por „sinteno” · laŭ trafeco

  • Preciza derivaĵo 1
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★ĝentila

Aparta paĝo

Malfermita: ★ĝentila

Derivaĵoj en la artikolo 9
  1. ĝentile
  2. ĝentilaĵ/o
  3. ĝentilec/o
  4. ĝentilul/o
  5. malĝentila
  6. malĝentile
  7. malĝentilul/o
  8. malĝentilul/in/o
  9. neĝentila
★ ĝentila obeanta la regulojn de socia deco; observanta bonajn manierojn: vi estas ĝentila knabo! Z vi tute ne estas ĝentila FE ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras «vi» eĉ al bestoj kaj objektoj Z tiuj personoj eniris en la komitaton nur per ia ĝentila vorto, kiun ili donis Z per vorto ĝentila ĉio estas facila Z ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero Z de vorto ĝentila ne doloras la lango Z ➞ afabla, korteza.
ĝentile en ĝentila maniero: kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile FE li ĝentile salutis min FE
ĝentilaĵo ago aŭ vortoj ĝentilaj.
ĝentileco eco de iu aŭ io ĝentila: vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino FEpronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia Z nur pro ĝentileco mi ne esprimis mian kontraŭan sintenon CRo ĝentileco neniom kostas kaj multon aĉetas
ĝentilulo persono rimarkinda pro sia ĝentileco.
malĝentila ofenda pro krudeco de la parolo aŭ ago: malĝentila kaj fiera knabino FE
malĝentile en malĝentila maniero: «estus tre bele,» respondis la filino malĝentile, «ke mi iru al la fonto!» FE
malĝentilulo, malĝentilulino malĝentila homo: la malĝentilulino FE ➞ aroganta, brutala, bruska, malafabla, maldelikata.
neĝentila ne sufiĉe ĝentila: sinjoroj, vi estas neĝentilaj FE