Serĉi en la vortaro

Rezultoj 60 montrataj

Por „cxevalo” · ĝis 60 plej trafaj, laŭ trafeco

  • Preciza kapvorto 1
  • Derivaĵa komenco 7
  • Teksta kongruo 52

↑ ↓ por moviĝi · Enter por malfermi

★jungi

Aparta paĝo

Malfermita: ★jungi

Derivaĵoj en la artikolo 12
  1. jungad/o
  2. jungaĵ/o
  3. jungil/ar/o
  4. jungit/ar/o
  5. aljungi
  6. ĉevaljungit/a
  7. disjungi
  8. eljungi
  9. eljungad/o
  10. enjungi
  11. kunjungi
  12. maljungi
★ jungi tr alligi per tiucela ligilo tirontan beston aŭ motorveturilon al tirotaĵo: li jungis sian ĉaron MT jungi ĉevalon al veturilo jungi vagonojn al lokomotivo ne jungu la bovon malantaŭ la plugilon (figurasence) por efektivigi la planon, oni jungis ĉiujn fortojn de la lando Sin. aljungi. ➞ jugo.
jungado ago de iu, kiu jungas.
jungaĵo
1 jungilaro: sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon MT
jungilaro tuto de la pecoj destinitaj por jungi bestojn al veturilo ktp: la jungilaro de la bovoj MT Sin. jungaĵo 1.
jungitaro du aŭ pli da bestoj, kune jungitaj al veturilo. ➞ jungaĵo 2.
aljungi jungi: ili prenis du bovinojn kaj aljungis ilin al ĉaro MT cent fortaj agloj estis aljungitaj al la ŝipo Z
ĉevaljungita veturilo al kiu oni jungis ĉevalo(j)n. ➞ ĉevaltirata.
disjungi maljungi.
eljungi maljungi.
eljungado ago eljungi, aŭ la rezulto de tiu ago: dum la eljungado Z
enjungi jungi ion aŭ iun inter du timonoj: ili enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj Z kiu sin enjungis, devas tiri Z
kunjungi jungi ion kune kun: la bovo rigardis al sia kunjungito
maljungi malligi la tirantan parton disde la tirata: maljungi kaleŝon maljungi lokomotivon Sin. disjungi, eljungi.