PIV · 10017
★matrac/o
★matrac/o. Granda, plata kuseno, remburita per haregoj, pajlo, marherboj ks, sur kiu oni dormas, aŭ ripozas: tra la dudek matracoj ŝi sentis la pizon! Z; feloj servis kiel matracoj k litkovriloj Z; risorta matraco (kun enmetita risort-sistemo); pneŭmata matraco (por tendumado, plaĝo ktp). ☞ dormosako, lito, mato, somiero, tatamo.
matracisto. Homo, kiu elfaras aŭ refaras matracojn.