PIV 2026 · Artikolo 10783
★najtingalo
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ najtingalo ZOOL malgranda birdo, insektomanĝa, kiu bele kantas tage kaj precipe nokte; vivas en Eŭrazio kaj vintras en la tropikoj. genro Luscinia la najtingalo de la imperiestro de Ĥinujo Z ➞ muŝkaptuledo, blugorĝulo.
norda najtingalo insektovora birdo, grizbruna supre kaj griza al blanketa sube, kun brusto tre punktita je bruno; ĝi reproduktas en arbaroj de Eŭropo kaj Azio kaj vintrumas en Afriko. specio Luscinia luscinia
ordinara najtingalo, suda najtingalo insektomaĝanta birdo, vivanta en arbaroj en Eŭropo kaj sudokcidenta Azio; ĝi nestas malalte ĉegrunde en densaj arbaroj kaj vintras en suda Afriko. specio Luscinia megarhyncos