PIV 2026 · Artikolo 11238

Okinavo

Litero O

Okinavo GEOG
1 insulo de Japanujo inter la Orientĉina Maro kaj Pacifiko.
2 gubernio de Japanujo, konsistanta el Okinavo 1 kaj kelkaj el la pli malgrandaj insuloj inter la japana ĉeftero kaj Tajvano 1.
沖縄島Okinawa-jima
okinava rilata al Okinavo, okinavanoj aŭ ilia lingvo.
okinavano ano de Okinavo.