PIV 2026 · Artikolo 1378

aŭdaca

Litero A

aŭdaca iu aŭ ies konduto karakterizata de kuraĝo fari ion malgraŭ danĝeroj, malhelpoj, sociaj kaj moralaj premoj k.s.: neniu el la knaboj estis pli aŭdaca kaj bubeca ol ŝi SEn la plej aŭdaca ŝtelo okazis hieraŭ nokte CRo filozofia saĝo, aŭdaca praktikemo kaj senfina kuraĝo ILa
(figurasence) aŭdaca pamfleto aŭdaca revo aŭdaca paradokso aŭdace flugis aglo al la ĉielkupolo KKa
➞ kuraĝa, maltima.
aŭdaci kun infinitivo konduti aŭdace: do, vi aŭdacas ignori la bazan celon de la kuracista destino? SSz mi eĉ aŭdacas diri, ke ju malpli oni pensadas, des pli baldaŭ oni nomas ion evidenta MalR kiel diable vi aŭdacas akuzi min pri ŝtelo? CPi
aŭdaco ago aŭ sinteno de iu, kiu aŭdacas: kia aŭdaco! Tuj haltu! Ne metu tiun gluaĵon sur mian fenestron! CRo