PIV 2026 · Artikolo 13980

sekstanto

Litero S

sekstanto ASTR MARN naŭtika instrumento por mezuri precipe vertikalajn angulojn, speciale la angulan alton de astroj super la horizonto: sekstanto havas lornon, fiksitan kaj moveblan spegulojn, alidadon kun verniero, arkon kun gradaro, kaj legilon ➞ astrolabo, oktanto.
Sekstanto ASTR sudhemisfera konstelacio. Sextans