PIV 2026 · Artikolo 15205
ŝriki
ŝriki ntr eligi akutan krion: la mandragoran radikon oni eltirigas per hundo, ĉar ĝi ŝrikas tiom laŭtege, ke tiu, kiu eltiras ĝin, tuj mortas SSz la Imperiestrino ŝrikis kvazaŭ morte vundata HGK ➞ kriĉi.
ŝriko ago aŭ sono ŝriki: la lastaj ŝrikoj de mortigato OE mi aŭdis la knarojn kaj ŝrikojn de la vinĉo HGK