← Reen al M

PIV · 9853

mandragor/o

mandragor/o Z
🍁 G. (Mandragora el solanacoj) de plurjaraj herboj parencaj al beladono, tre venenaj, kvazaŭ sen-tigaj, kun karna, dika tubera radiko, homoforma pro dividiĝo en du egalajn partojn, k kun grandaj elbazaj folioj; 6 sp-oj hejmaj de la Mediteranea regiono ĝis Himalajo, i.a.:
aŭtuna mandragoro (M. autumnalis), kun nigraj radikoj k violetaj floroj, pasintece uzata en sorĉo;
oficina mandragoro (M. officinarum), kun verdaj, flavaj aŭ blanketaj floroj, medicine uzata, estinta objekto de superstiĉoj, i.a. seksaj.
👥 Radiko de la aŭtuna aŭ de la oficina mandragoro.