← Reen al T

PIV · 15743

★titol/o

titol/o
Surskribo, komence de libro, poemo, ĉapitro, artikolo ks, servanta por distingi ĝin k resume montri ĝian enhavon: la hebrea titolo de Genezo estas Bereŝit; mi bone memoras tiun filmon, sed mi forgesis ĝian titolon; oni devos iom ŝanĝi la formon k la titolon de la propono Z; sub la titolo «El Parnaso de Popoloj» Grabowski donis kolekton de tradukitaj poemoj el 22 lingvoj; grastipa titolo.
Persona nomo, hereda aŭ ne, montranta aŭ implicanta oficon (reĝo, juĝisto, kapitano ktp), nobelecon (duko, grafo ktp), meritan distingitecon aŭ ĝentilan honorigon (Doktoro, Profesoro, Via Moŝto, Sinjoro ktp): li ricevis la titolon princo Z; vi donas al mi la titolon de majstro Z; preni sur min la titolon de honora prezidanto Z; vi certe ricevos doktoran titolon Z; titolo sen mono – sensignifa sono Z; sub la titolo de konsiliestro li efektive havis ĉiujn povojn
titola. Rilata al titolo: sur la titola paĝo estas dirite […] Z. titulara.
titoli (tr)
Doni al io titolon: kiel vi titolos vian novan verkon? B; titoli filmon.
Nomi iun per titolo: ne forgesu dum la aŭdienco ĉiam titoli la ĉefon generalo! B; li amas esti titolata prezidanto.
Atribui al iu titolon: titolita profesoro.
titolaro. Plena kolekto de ies titoloj: la titolaro de romia konsulo.
titoluloj. La homoj kun titoloj (plejofte nobeloj, eminentuloj ks).
subtitolo
Pli malgrandtipa titolo, metita sub la ĉefa titolo de libro, por ĝin precizigi: la subtitolo de «Hamleto» estas: «Reĝido de Danujo»; la subtitolo de «Sinjoro Tadeo» estas: «la lasta armita posedopreno en Litvo».
Skriba traduko de fremdlingva filmo, aperanta ĉe la malsupro de la bildoj: usona filmo kun franclingvaj subtitoloj.  dubli.