PIV 2026 · Artikolo 15950

★trezoro

Litero T★ Fundamenta

★ trezoro
1 amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj: la drako, kiu gardis la trezorojn Z ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj MT maljustaj trezoroj ne donas utilon MT kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro NT en mia kampo kaŝas sin trezoro,
vi trovos ĝin, serĉante kun fervoro KKa
elfosi trezorojn MT la antikve droninta trezoro de la Nibelungoj Z ĉiuj trezoroj de Krezo JURO trovita trezoro sen konata proprietulo
2 BELA kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piaĵoj, konservitaj en iu preĝejo: viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo
3 (figurasence) io tre ŝatinda: lia librejo entenas trezorojn sano estas plej valora trezoro admiri la arĥitekturajn trezorojn de Italujo sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, fragoj kaj mirteloj Z la verkaro de Zamenhof estas trezoro por la homaro Sin. gemo ① 2.
4 BELE plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aŭ poemoj: la Trezoro de la greka lingvo plena vortaro la Trezoro de la anglaj poemoj
5 (figurasence) tre ŝatata aŭ amata persono: la ora trezoro bela infano, kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo Z amiko fidela estas trezoro plej bela Z tiu kuiristino estas vera trezoro mia anĝelo, mia trezoro! B
trezorejo
1 loko, kie estas tenata trezoro: la trezorejo de la rabistoj
2 loko, kie la ŝtataj enspezoj estas registrataj kaj administrataj: oficisto ĉe la Trezorejo ŝtatsekretario pri la Trezorejo
trezoristo oficisto rajtigita enspezi aŭ elspezi la ŝtatajn monrimedojn. ➞ kasisto.