PIV 2026 · Artikolo 16079

★troti

Litero T★ Fundamenta

★ troti ntr
1 ĉevalo k.s. iri per regulaj paŝoj, pli rapidaj ol ordinara paŝado, alterne levante diagonalan paron da kruroj kun mallonga intervalo, dum kiu la korpo iel ŝvebas: oni rekaptis ŝin la ĉevalinon, dum ŝi kaj la ido trotis laŭ la ĉefa vojo ALö ➞ ambli, galopi.
2 rajdi sur ĉevalo, kiu trotas: la rajdanto senhaste trotis laŭ la malplenaj stratoj SPo
3 homo rapide marŝi per mallongaj paŝoj: la aliaj infanoj trotis antaŭen Z ŝi gaje trotis al la rendevuo foiraj helpistoj, kiuj kuris post ili, hundosimile trotante Z
4 (figurasence) rapide iri: li trotis en la urbon B la interparoloj jen trotas jen galopas OE
troto
1 ago troti; unu el la naturaj irmanieroj de ĉevalo, pli rapida ol paŝado, malpli rapida ol galopo.
2 rapida marŝo per mallongaj paŝoj.
trotado agado troti: juĝi ĉevalon laŭ ĝia trotado oni povas vojaĝi en plaĉa trotado surĉevale Ko doktoro, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon Z