← Reen al U

PIV · 16214

★umbilik/o

umbilik/o
(umbilicus) Ronda kaveto meze de la ventro de mamuloj, formita de cikatro de la umbilika funiklo: via umbiliko estas kiel ronda pokalo X.
🍁 a) = hilumo. b) Loko de la supra talflanko de kategorio de likenoj (umbilikohavaj foliecaj likenoj), ĝenerale konkava, tuj super la krampo. c) G. (Umbilicus el krasulacoj) de plurjaraj, senharaj herboj kun sukulentaj, ŝildoformaj folioj supraflanke konkavaj kiel umbiliko 1, k kun floroj en apeksa grapolo; 18 sp-oj el Eŭropo, Afriko k U Azio.
(f) La centra punkto de io: Delfo, la umbiliko de la mondo.
umbilika. Rilata al la umbiliko: la umbilika ŝnuro (umbilika funiklo); umbilika hernio.