PIV 2026 · Artikolo 16373
valeriano
valerianoBOTA planto (ĝenerale plurjara herbo, aŭ eble arbusteto aŭ tufarbusto) kun malgrandaj, rozaj aŭ blankaj floroj en cumoj ariĝintaj en apeksajn paniklojn aŭ korimbojn; el la norda hemisfero, Andoj kaj suda Afriko; kelkaj specioj estas orname kultivataj; la odoro de ilia rizomo allogas katojn. genro Valeriana Sin. katherbo. ➞ kaprifoliaco.
oficina valeriano speco de valeriano, medicine uzata pro kontraŭspasmaj kaj sedativaj ecoj de ĝia rizomo. specio Valeriana officinalis