PIV 2020 · 16405
★vanil/o
★vanil/o 🍁
1 G. (Vanilla el orkidacoj) de plurjaraj, daŭrafoliaj lianoj, iuj epifitaj, kun tigo verda, pli-malpli karna, kun grandaj sed mallonge daŭraj, ĝenerale blankaj aŭ flavverdaj floroj k kun sufiĉe daŭre karnaj kapsuloj; tropika k subtropika g. de ĉ. 100 sp-oj, el kiuj vanilo 2.
2 Aromaj sp-oj de la g. vanilo, kies fruktoj estas uzataj en produktado de vanilo 3; 3 sp-oj (V. planifolia, V. pompona k V. tahitensis), vaste kultivataj en la tropikaj regionoj por 15−25 cm longa, fingrodika, maturstadie ĉokoladbruna frukto, kiu, rikoltita duonmature, sekigita k longe prilaborita, servas kiel ŝatata bonodora spicaĵo.
3 🍴 Preparitaj fruktoj de vanilo 2, uzataj kiel spicaĵo.
vanila. Rilata al vanilo: vanilaj guŝoj; vanila kremaĵo.
vanili (tr) 🍴 Spici per vanilo: vanilita sukero.
vanilino Ⓚ Ĉefa odoraĵo el vanilo, CH3OC6H3(OH)CHO.