PIV 2026 · Artikolo 16437

vasabio

Litero V

vasabio
1 BOTA plurjara herbo el Japanujo, Saĥaleno kaj Koreujo, kies radiko estas uzata kiel kondimento. specio Eutrema japonicum ➞ brasikaco.
2 KUIR radiko de vasabio 1 uzata raspita kiel kondimento, i.a. kun saŝimo kaj bulsuŝio. ➞ kreno.
3 KUIR acerba kondimento farita el miksaĵo de kreno, mustardo, verda kolorigilo kaj aliaj ingrediencoj, prezentata kvazaŭ ĝi estus vasabio 2.