PIV 2026 · Artikolo 16564

★vespero

Litero V★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. vespera
  2. vespere
  3. vesperi
  4. vesperiĝ/i
  5. vesperiĝ/o
  6. antaŭvespero
  7. ĉiuvespere
★ vespero
1 lasta parto de la tago, kiam la suno subiras sed ankoraŭ ne malaperis: ĉirkaŭ la vespero ni tie alvenis Z kiam la vespero alproksimiĝis Z unu vesperon la birdoj de la arbaro diris Z
(figurasence) antaŭ vespero ne estu fiera Z atingi la vesperon de sia vivo Z
➞ mateno, krepusko.
2 kunveno en vespero 1: Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn Z
vespera rilata al vespero; okazanta en la vespero: en tia vespera horo Z la vesperaj sonoriloj Z la vespera silento B
vespere en vespero: venu al mi hodiaŭ vespere FE laŭdu tagon nur vespere Z rido matene — ploro vespere Z
vesperi ntr, sen subjekto esti vespero: matenas, vesperas — kaj tago malaperas rapidas la tempo Z kiam en la Provinc’ vesperis,
aŭdiĝis lia paŝ’ montete WAu
vesperiĝi ntr, sen subjekto iĝi vespero: ĉar baldaŭ vesperiĝos, etendiĝas la ombroj de vespero MT vesperiĝis kaj la suno subiris sub la horizonton HBu
vesperiĝo komenco de la vespero: la patrino severe ordonis al mi reveni antaŭ la vesperiĝo HLu inter la tagiĝo kaj vesperiĝo ne pasas tro multaj horoj FSz
antaŭvespero
1 vespero de la tago tuj antaŭ difinita tago: la antaŭvespero de la dekkvara tago de monato Nisen Z ni infanoj ĉiam atendis kun aparta entuziasmo la antaŭvesperon de Belteno, kiam oni kutimis dormi ekstere en la kampoj ALö
2 parto de tago tuj antaŭ la vespero: ni ambaŭ ŝatis la malvarman bieron kaj la dolĉan babiladon dum la pigraj someraj antaŭvesperoj GMi Pilato rigardis for, kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj kaj estingiĝantan en la antaŭvespero SPo
ĉiuvespere en ĉiuj vesperoj, konstante: ĉiuvespere venadis vizite la talpo Z bienistoj, kiuj ĉiuvespere en la televido prilamentas la sorton de siaj bestoj PGu