PIV 2026 · Artikolo 16675

vitala

Litero V

vitala FILO
1 vivplena aŭ vigla: vitala itala Ĝenovo SMa
2 (evitinde) treege grava: la internaciaj administrantoj povas facile transdoni siajn multajn kaj vitalajn por albanoj rajtojn rekte al la aŭtoritatuloj en Beogrado BSe
3 rilata al vivoforto.➞ vitala elano.
4 (evitinde) rilata al vivo.
vitaleco vigleco: IFEF, la plej granda faka asocio de UEA, pruvas unikan «vitalecon», t.e. viglecon ZKó
vitalismo FILO doktrino, laŭ kiu la vivaj fenomenoj estas radikale diferencaj de la materiaj kaj rezultas de vitala forto nereduktebla al la fizikaj fortoj. ➞ Bergsono.