PIV 2026 · Artikolo 18910

jorubo

Litero J

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. joruba
  2. Jorubo/land/o
  3. Jorubuj/o
  4. Jorubi/o
jorubo ano de la ĉefgento de Jorubolando. ➞ haŭso 1, igbo.
joruba rilata al joruboj, ilia lingvo aŭ Jorubolando: ŝi respondis en la joruba, mia gepatra lingvo GOO
Jorubolando GEOG regiono en Okcident-Afriko, eksa regno konsistanta el partoj de Niĝerio, Benino kaj Togolando. Yorubaland Sin. Jorubujo, Jorubio.
Jorubujo, Jorubio GEOG Jorubolando.