PIV 2026 · Artikolo 20598

iĉ

Litero I

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. iĉa
  2. iĉo
  3. iĉec/o
iĉ sufikso la vira sekso.
1 La sufikso iĉ estas neoficiala kaj eksperimenta. Ĝi populariĝis en iuj rondoj, en kiuj oni uzas vortojn kiel katiĉo por «virkato» aŭ amikiĉo por «vira amiko», sed la plej multaj parolantoj ankoraŭ uzas la prefikson vir aŭ la adjektivon vira por esprimi viran sekson.
2 Nepre ne uzu iĉ ĉe radikoj, kiuj jam estas baze virseksaj, ekz. vir, patr aŭ frat. Diru simple viro, patro kaj frato.
➞ ĉj; in, ip 2.
iĉa virseksa: neduumuloj, do homoj kun seksa identeco nek plene ina nek plene iĉa MCr
iĉo individuo de la vira sekso: nur unu fojon iu iĉo purigas la vazaron kaj jen kio okazas! Ko
3 La vortoj iĉo kaj iĉa aperas pli ofte ol la sufikso iĉ, kredeble ĉar oni trovas ilin utilaj por paroli pri virseksuloj sendepende de aĝo. Viro estas plenkreska virseksulo.
iĉeco aparteneco al la vira sekso.