PIV 2026 · Artikolo 20843
poalo
poalo BOTA florplanto, unukotiledono, kun floroj malgrandaj, ĉiu en brakteo, aranĝitaj en infloresko; la florojn de multaj specoj polenas la vento; la semoj enhavas amelon; gravaj specoj estas hordeo, maizo, milio, rizo, tritiko, bambuo; trovata tutmonde. membro de la ordo Poales (poaloj) el la klado Angiospermae ➞ angiospermo, bromeliaco, ciperaco, junkaco, poaco.