← Reen al C

PIV 2020 · 2488

cian/o

cian/o Z
I - Nomo de la radiko -C≡N, uzata precipe en neorganika nomenklaturo.
cianato Salo aŭ organika derivaĵo de cianata acido HOCN.
cianido Salo de cianida acido (Sin. hidrogena cianido) HCN, toksega.
metila cianido. CH3-CN. Sin. acetonitrilo, etannitrilo.
cianorato, cianorito Vd oro.
izocianato. Organika derivaĵo de la nestabila izocianata acido HNCO: metilizocianato, CH3-N=C=O, estas grava industria kemiaĵo.
izotiocianato. Organika derivaĵo de izotiocianata acido HNCS: fenilizotiocianato, C6H5-NCS, estas reakcianto en la sekvencado de proteinoj.
tiocianato. Salo aŭ organika derivaĵo de tiocianata acido HSCN.
II -
cian/ Pref., montranta bluecon: 🔬 cianobakterio, cianozo.  cejano.
cianfitoj, cianofitoj (iom ark.) = cianobakterioj.
cianozo Blueta haŭtkoloro, kaŭzita de malrapideco de la sangofluado en la kapilaroj pro koraj afekcioj, toksiĝoj aŭ malbona hematozo. blua malsano.