PIV 2026 · Artikolo 2540
cimbalario
cimbalario BOTA plurjara herbo, parenca al linario, diferenca de ĝi i.a. pro mane lobaj folioj iom similaj al tiuj de hedero; el Eŭropo, sudokcidenta Azio kaj norda Afriko. genro Cymbalaria ➞ plantagaco.
mura cimbalario cimbalario, el Eŭropo, plurjara herbo kun hele violetaj floroj unuope akselaj; kreskas en rok- kaj mur-fendoj, kultivata en rokĝardenoj. specio Cymbalaria muralis