PIV 2026 · Artikolo 9425
linario
linario BOTA
1 (striktasence) unu- aŭ plur-jara herbo kun mallarĝaj folioj kaj kun diverskoloraj floroj (unuope akselaj aŭ en apeksa grapolo aŭ spiko) havantaj longajn spronojn; el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko; multaj specioj estas orname kultivataj. genro Linaria ➞ plantagaco.