ĉajot/o BOTA frukto de ĉajotujo, karna, verda aŭ blanketa, de obovoida aŭ piroforma ĝis preskaŭ globa, manĝata precipe kuirita, kiel legomo, aŭ uzata por sukeraĵoj.
ĉajotuj/o florplanto: plurjara monoika liano el tropika Ameriko, kultivata en la varmaj regionoj de granda parto de la mondo por radiko, kiu produktas tuberojn manĝatajn same kiel terpomoj, kaj precipe por la fruktoj. specio Sechium edule➞kukurbaco, sekio.