PIV · 3380
doz¹o
doz1o
1 Difinita kvanto de medikamento: provu unue malgrandajn dozojn; je homeopatiaj dozoj (☞ infinitezima). ☞ kulereto, porcio, pinĉaĵo.
2 (f) Ia kvanto da io: ŝi posedis sufiĉan dozon da prudento k da klereco, por kompreni Z; ĉe plej malgranda dozo da honesteco k bona volo Z; spicante ĝin (la supraĵan konon de arto) per certa dozo da ĉarmo, poezio Z.
dozi (tr) Mezuri la kvanton de iu medikamento: oni devas tre prudente dozi la toksajn kuracilojn.
dozado. Ago dozi.
dozologio ⚕ Studo de la terapiaj dozoj de la medikamentoj laŭ la aĝo, la sekso k la farto de la malsanulo.
superdozo. Tro granda dozo, speciale de drogo: Teresa mortis pro superdozo JC.