PIV 2020 · 3483
★-e
★-e
1 Finaĵo de adv-oj, ekz.: bone, nokte, hejme, sonĝe, apude, senprokraste, duoncirkle.
2 Finaĵo de la predikativo, kiam la subjekto estas inf. aŭ prop., aŭ tute ne ekzistas: resti kun leono estas danĝere Z; estus tre bele, ke mi iru! Z; iĝas varme.
-en. Fina parto de lokadv-oj, montranta almovon: ĵeti teren, iri hejmen.
e-vorto Z. Adverbo.