PIV 2026 · Artikolo 3820
emisii
Derivaĵoj en la artikolo 4
emisii tr
1 EKON krei kaj cirkuligi ion: emisii monon emisii biletojn malhelpi al bankisto emisii monbiletojn BSa
2 FIZI ASTR elsendi partiklojn aŭ fizikajn radiojn: oni evitis emisii en la atmosferon 3000 tunojn da CO2 JCM ➞ ellasi.
emisia rilata al emisiado: EKON emisia banko ASTR emisia nebulozo
emisio
1 ago emisii 1: por financi siajn ŝuldojn la ŝtatoj apelacias al la financaj merkatoj per emisio de obligacioj IDu
2 ago emisii 2: la emisio de elektro-ŝargitaj partikloj el la suno JJW tutmonda emisio de klimat-detrua karbondioksido estos duonigita ĝis la jaro 2050 SMa ➞ emisilinio.
stimulita emisio FIZI emisio de radioj el ekscitita sistemo stimulita per enfalantaj radioj de la sama frekvenco. ➞ lasero.
nul-emisio manko de emisio 2: la politikistoj bele kunkantis pri nul-emisioj kaj pri komuna konscio pri varmigaj danĝeroj PGu