PIV · 5138
geometr⁷o
geometr7o
1 Specialisto pri geometrio.
2 ♉ a) (ark.) Insekto (eksa g. Geometra) el la geometredoj. b) 👥 geometredo.
3 Termezuristo.
geometri1o. ∆ Branĉo de la matematiko, kie oni studas liniojn, surfacojn k solidojn: eŭklida geometrio (bazita sur la aksiomoj de Eŭklido, plej notinde la aksiomo pri paraleloj); ebena, spaca geometrio.
algebra geometrio. La geometrio de algebraj kurboj, surfacoj ks, do de la nulejoj de polinomoj.
analitika geometrio. Branĉo de la matematiko, kie oni studas la nulejojn de analitikaj funkcioj.
analiza geometrio. Elementa geometrio traktata per reelaj nombroj.
priskriba geometrio. Geometrio pri la prezento de tridimensiaj geometriaj figuroj en ebeno.
geometria. Rilata al geometrio: geometria intuicio; geometria pruvo; geometria vico, serio, meznombro.
geometredoj ♉ Fam. (Geometridae) de insektoj el la ordo de lepidopteroj, kies larvo moviĝas kvazaŭ mezurante la distancon k sin nutras per diversaj vegetaĵoj. ☞ faleno.