PIV 2026 · Artikolo 17277

geometrio

Litero G

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. geometria
  2. algebr/a geometrio
  3. analitik/a geometrio
  4. analiz/a geometrio
  5. eŭklid/a geometrio
  6. pri/skrib/a geometrio
  7. spac/a geometrio
geometrio MATE branĉo de matematiko, kie oni studas liniojn, surfacojn kaj solidojn: ebena geometrio ➞ geometro.
geometria rilata al geometrio: geometria intuicio geometria pruvo geometria vico geometria serio geometria meznombro
algebra geometrio la geometrio de algebraj kurboj, surfacoj k.s., do de la nulejoj de polinomoj.
analitika geometrio branĉo de matematiko, kie oni studas la nulejojn de analitikaj funkcioj.
analiza geometrio elementa geometrio traktata per reelaj nombroj.
eŭklida geometrio geometrio bazita sur la aksiomoj de Eŭklido, plej notinde la aksiomo pri paraleloj.
priskriba geometrio geometrio pri la prezento de tridimensiaj geometriaj figuroj en ebeno.
spaca geometrio tridimensia geometrio. ➞ planimetrio.