(netransitiva) 1 (sinonimo) detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekz-e alkoholo, viando, tabako, seksaj rilatoj (kaj tiel plu)). → asketo. 2 (sinonimo) deteni de la manĝado de viando aŭ limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo. (rilata vorto el la sama semantika kampo) fasti, oferi 2. abstina. Rilata al abstino. abstino. Ago abstini. abstinado. Konduto de tiu, kiu abstinas. abstinemo. Tendenco al abstino. abstinulo. Tiu, kiu abstinas (plejofte pri alkoholaĵoj).