PIV 2026 · Artikolo 5368
★gracia
★ gracia
1 plaĉa pro ia diskreta, senpena kaj senpeza harmonio en la movoj, gestoj aŭ sinteno: gracia knabino la gracia virina figuro, kiu sidis en la ombro Z graciaj lipoj Z pri cigno ĝia gracia kolo leviĝis Z ŝi eliris per gracia paŝado kompreniganta per gracia klino de la kapo, ke Z (analoge) gracia danco gracia stilo ➞ ĉarma, facila.
2 svelta: persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino Z tali’ — gracia, sed senproporcia! G la graciaj turpintoj de la preĝejo Z
gracie en gracia maniero: gracie prezenti tason al gasto pri simioj ili forkuris lerte kaj gracie B (ironie) li saltas gracie, kiel urso ebria Z
gracio tio, kio estas gracia, rigardata en absoluta abstrakta maniero: la gracio povas esti pli alloga eĉ ol la belo
gracieco plaĉeco venanta de aparte facila rafiniteco de movoj, agoj, esprimoj aŭ manieroj: la gracieco de infana vizaĝo la gracieco de la rafaelaj Madonoj
graciulino knabino aŭ virino gracia.
sengracia havanta nenian gracion: vi larĝe dismetas Piedojn ! ĉio sengracia! G