← Reen al G

PIV · 5418

★gratul/i

gratul/i (tr) Esprimi al iu per ĝentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al li: mi havas la honoron gratuli vin pro la eksterordinara feliĉo Z; mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn Z; mi kore vin gratulas Z. komplimenti, bondeziro.
gratulo. Ago k penso de gratulanto: al Anton A. mian gratulon! Z; ne tiel rapidu kun la gratulo! Z; gratulon, gratulegon! Z; gratula parolo, letero.