PIV 2026 · Artikolo 5500
gujavo
Derivaĵoj en la artikolo 4
gujavo BOTA frukto de gujavarbo, bero tre aroma, glob- aŭ pir-forma, ruĝe aŭ flave verda, pomogranda, uzata por konfitaĵo, marmelado, ĵeleo ktp.
gujavarbo, gujavujo BOTA arbo aŭ trunkarbusto kun grandaj blankaj floroj, kultivata por manĝeblaj globaj aŭ pirformaj beroj; tre invada; el tropika Ameriko. certaj specioj de genro Psidium, ➞ psidio.
fraga gujavarbo malgranda ĉiamverda arbo, kun rondaj ĝis ovoformaj 2-5 cm longaj fruktoj, iom similaj al fragoj, kiuj maturiĝas de verdaj al malhele ruĝaj, viole ruĝaj aŭ malofte citronflavaj. specio Psidium cattleianum
komuna gujavarbo gujavarbo vaste kultivata en tropikaj kaj subtropikaj regionoj tra la mondo, kun fruktoj verdaj aŭ pale flavaj, diverse grandaj kun karno blanka, rozkoloraj aŭ ruĝaj; iuj variaĵoj havas ruĝan haŭton anstataŭ verdan. specio Psidium guajava