PIV 2026 · Artikolo 5499

Gujano

Litero G

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. Gujano/j
  2. gujana
  3. Franc/a Gujano
Gujano GEOG lando en la nordorienta parto de Sud-Ameriko, inter Venezuelo kaj Surinamo, en la okcidenta parto de Gujanoj. Guyana ĉefurbo: Georgurbo
Gujanoj GEOG nordorienta regiono de Sud-Ameriko, konsistanta ĉefe el kristalroka montaro kaj malaltaj marĉaj ebenaĵoj ĉe la oceano. Las GuayanasThe GuianasGuyanesGuyana’s ➞ Gujano, Franca Gujano, Surinamo.
gujana rilata al Gujano aŭ gujananoj.
Franca Gujano GEOG regiono kaj transmara departemento de Francujo en la nordorienta parto de Sud-Ameriko, en la orienta parto de Gujanoj. Guyane ĉefurbo: Kajeno