PIV 2026 · Artikolo 6967
★jungi
Derivaĵoj en la artikolo 12
★ jungi tr alligi per tiucela ligilo tirontan beston aŭ motorveturilon al tirotaĵo: li jungis sian ĉaron MT jungi ĉevalon al veturilo jungi vagonojn al lokomotivo ne jungu la bovon malantaŭ la plugilon (figurasence) por efektivigi la planon, oni jungis ĉiujn fortojn de la lando Sin. aljungi. ➞ jugo.
jungado ago de iu, kiu jungas.
jungilaro tuto de la pecoj destinitaj por jungi bestojn al veturilo ktp: la jungilaro de la bovoj MT Sin. jungaĵo 1.
jungitaro du aŭ pli da bestoj, kune jungitaj al veturilo. ➞ jungaĵo 2.
aljungi jungi: ili prenis du bovinojn kaj aljungis ilin al ĉaro MT cent fortaj agloj estis aljungitaj al la ŝipo Z
ĉevaljungita veturilo al kiu oni jungis ĉevalo(j)n. ➞ ĉevaltirata.
disjungi maljungi.
eljungi maljungi.
eljungado ago eljungi, aŭ la rezulto de tiu ago: dum la eljungado Z
enjungi jungi ion aŭ iun inter du timonoj: ili enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj Z kiu sin enjungis, devas tiri Z
kunjungi jungi ion kune kun: la bovo rigardis al sia kunjungito